IpI: “Informilo por Interlingvistoj”, 1/2011, jam haveblas en la
interreto
La 76-a numero de la “Informilo por Interlingvistoj” (IpI), 1/2011,
estas jam disponebla en la interreto: http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive
. Inter la kovritaj temoj estas la informoj pri interlingvistikaj
konferencoj, novaj faklingvaj libroj, KURISU Kei kaj liaj verkoj, Renato
Corsetti kaj Detlev Blanke – okaze de la 70-jariĝo de tiuj ĉi elstaraj
esperantistaj interlingvistoj poste ĉi-jare.
IpI estas eldonata de la Centro Esploro kaj Dokumentado pri la Monda
Lingvo-Problemo (CED) kaj dank'al, parte, daŭra monsubteno de
Esperantic Studies Foundation (ESF), kaj ĝi klopodas kovri la plej gravajn
informojn pri interlingvistikaj aktivaĵoj kaj publikaĵoj, inkluzive
lingvo-politikaj. La bulteno, kiu aperadas ekde 1974 (ĝis 1977 ĝin
redaktis Ulrich Lins, de 1983 ĝis 1990 – Ryszard Rokicki), ekde 1992
estas redaktata de Detlev Blanke. Ĝi estas ĉefe bibliografie orientita,
tamen ĝi ankaŭ publikigas informojn el la universitata medio, eseojn,
recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn. Pro tio IpI faciligas al
fakuloj kaj al novaj interesitoj la orientiĝon en la ne ĉiam facile
superrigardebla interlingvistika medio. Ĝis la fino de 2010 entute aperis
75 kajeroj kun sume proksimume 1300 paĝoj. La paperan eldonon de IpI eblas
ricevi de la C.O. de UEA (libroservo
ĉe uea.org ), kie ankoraŭ haveblas ĉiuj kajeroj. La reta versio de
la bulteno haveblas de la ESF-retpaĝo (http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive).
Materialojn oni sendu al la redaktoro detlev ĉe blanke-info.de.
Por lerni, kiel vi povas helpi al ESF daŭre subvencii agadon por
Esperanto, visitu http://esperantic.org/eo/donacoj/subtenu